Rob de Nijs
El Vikipedio
Rob DE NIJS (1942) estas fama nederlanda kantisto kaj aktoro. Li estas iom konata ankaŭ en Esperantio, ĉar li en la jaro 1989 eldonis diskon kun esperantlingva kanto.
Rob de Nijs gajnis en 1962 je la aĝo 19 premion kun sia muzikgrupo Rob de Nijs & The Lords. La unua premio estis kontrakto kun diskeldonejo. La unuaj du kantoj estis malsukcesaj, sed Ritme van de regen 1963 estis furora; de ĝi vendiĝis entute preskaŭ 100.000 ekzemplerojn. En 1963 li partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso en Knokke-Heist - Belgio.
En 1976 li de la NIPO estis proklamita la plej populara kantisto de Nederlando. En 1985 li havis plej grandan sukceson de sia kariero kun la paca kanto Laat alles wat ademt. Tamen tiu kanto atingis nur la duan vicon de la listo de furorkantoj. En 1996 li sukcesis atingi la pinton kun la kanto Banger hart.
Lian kantaron oni hodiaŭ en Flandrio kaj Nederlando daŭre aŭskultigas sufiĉe ofte en radio. Li estas unu el la 10 plej popularaj nederlandlingvaj kantistoj.
[redaktu] Lia kanto en Esperanto
- Wereldwijd één stem/Tutmonde unu voĉo, CDR-127.47.52-EMI, 1989 (nur parte en Esperanto)
[redaktu] Ekstera ligilo
- www.robdenijs.nl la oficiala retpaĝo (en la nederlanda)