Robert H. Grubbs
El Vikipedio
Robert H. Grubbs [ROB't grabz] (n. la 27-an de februaro 1942 estas usona kemiisto. En 2005 li ricevis la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonano Richard R. Schrock [ŝrok] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).
Grubbs naskiĝis en Calvert City, Kentukio. Li studis kemion ĉe la Universitato de Florido, kaj Universitato Columbia, Nov-Jorko, kie li doktoriĝis. Post unu jaro ĉe Universitato Stanford, li posteniĝis ĉe la fakultato de la Miŝigana Ŝtata Universitato. En 1978 li translokiĝis al California Institute of Technology (Kalifornia Instituto de Teknologio), kie li nun estas profesoro de kemio.
Li aniĝis la usonan National Academy of Sciences (Nacian Akademion de Sciencoj) en 1989 kaj la American Academy of Arts and Sciences (Usonan Akademion de Artoj kaj Sciencoj) en 1994.
[redaktu] Ekstera ligilo
http://www.umsl.edu/chemistry/seminar/robertwmurraylecture/grubbs.html
http://nobelprize.org/chemistry/laureates/2005
http://scientific.thomson.com/news/newsletter/2005-08/8289814
Retpaĝo ĉe Caltech (angle)