Roberto das Neves
El Vikipedio
Roberto BARRETO PEDROSO das NEVES, ĵurnalisto, verkisto, naskiĝis en 1907 en Portugalio, sed loĝis en Brazilo dum multaj jaroj post tento de mortigo kontraŭ li pro politikaj kialoj de Salazara polico en 1942. Anarkiisto li estis arestita 13 fojojn en Portugalio. Tie li kunlaboris al anarkiismaj ĵurnaloj "A Batalha" e "O Libertário".
En Brazilo li fondis kaj gvidis la Eldonejon Germinal, kiu eldonis anarkiismajn librojn. Li kunlaboris kun la anarkiismaj publikaĵoj "Relações Anarquistas", "Acção Directa", la anarkiisma ĵurnalo "A Plebe" kaj komerca ĵurnalo "O Século". Li estis unu el la pioniroj por la divastigado kaj studado de Esperanto en Brazilo. Li ankaŭ estis framasonisto kaj vegetarano. Li postlasis kelkajn verketojn, kelkajn seriozajn, kelkajn pornografiajn, sed oni akuzas lin de plagiato.
Li mortis en 1981 en Rio-de-Ĵanejro.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Poemoj
NEVES, Roberto das. Assim Cantava um Cidadão do Mundo-poemas que levara o autor treze vezes aos cárceres do Santo Oficio de Salazar. Rio de Janeiro: Germinal, 1952.
[redaktu] Politiko
NEVES, Roberto das. A Revolução Desconhecida.
[redaktu] Prologoj
Arantes do Nascimento, Edson: Mi estas Pelé (Esperantigis Francisko Almada. Prologo de Roberto das NEVES. - Rio de Janeiro: Kultura Kooperativo de Esperantistoj, 1971. - 164 p. : ilustr.)
ARMAND, E. Nova Ética Sexual. Pref. e trad. Roberto das NEVES. Rio de Janeiro: Germinal, 1960.