Roma Meslibro
El Vikipedio
La Roma Meslibro estas la ĉefa liturgia libro de la katolika eklezio. Ĝi entenas la preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn.
La esperanta "Meslibro kaj legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj" aperis, kun vatikana imprimaturo, en 1995 en formo de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita sur la kompaktdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002.