Roman Herzog
El Vikipedio
Roman HERZOG (naskiĝis la 5-an de aprilo 1934 en Landshut) estas germana juristo kaj politikisto de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU).
Li estis de 1987 ĝis 1994 prezidanto de la Germana Federacia Konstitucia Kortumo (Bundesverfassungsgericht) kaj de 1994 ĝis 1999 prezidento de Germanio.
En 1999 li estis alta protektanto de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino.