Rondo Galilei
El Vikipedio
Rondo Galilei (hungare Galilei Kör aŭ Galileli-Kör) aŭ Galilei-rondo aŭ Galileja Rondo estis maldekstra politika movado, diskutrondo en Hungario, inter 1908 kaj 1919.
Ĝin partopenis la studenta junularo de Budapeŝto kaj junaj radikula intelektuloj. La ĉefa organizanto de la rondo estis Gyula Pikler, jura kaj socia sciencisto, sociologo.
La Rondo Galilei estiĝis kiel opozicio al la Rondo Sankta Emeriko (Szent Imre Kör, kiu lasta reprezentis la klerikalismon.
La Galilei-rondo deklaris la celon, ke la liberaj sciencoj kaj pensoj estu hejmaj en la universitato. La membraro nombris ĉe la eko 256. Oni organizis prelegojn, seminariojn, kiuj okupiĝis pri la sociaj, ekonomiaj, filologiaj problemoj de la epoko. Inter la prelegantoj estis i.a. la fizozofo György Lukács, la ekonomo Jenő Varga kaj la sociologo Ervin Szabó. La rondo cerigis aperon por la famaj poetoj, verkistoj de la epoko i.a. Endre Ady, Mihály Babits, Dezső Kosztolányi.
La organizo kunlaboris ekde 1914 kun la Hungara Socialdemokrata Partio. ĉe komenco de la 1-a mondmilito, lernantoj de la Rondo partoprenis en la kontraŭmilitaj movadoj, ili disvastigis siajn opiniojn en eldonaĵoj Galilejaj kajeroj (Galilei füzetek).
Oni malpermesis la agadon de la Rondo Galilei en januaro de 1918 pro la kontraŭmilitisma agado, oni ekis kontraŭ la gvidantoj juĝprocesojn kaj juĝis ilin je plurjara prizono (Ilona Duczynska kaj Tivadar Sugár).
En la oktobra burĝa revolucio de 1918, plimulto de la membroj de la organizo surprenis politikan rolon, agadon. En marto de 1919, la Rondo Galilei malfondiĝis, post malvenko de la Hungara Konsilantaro, multaj elmigris.
[redaktu] Literaturo
- Kende Zsigmond: A Galilei Kör megalakulása (1974)