Rosa Junck
El Vikipedio
Rosa JUNCK (BÍLKOVÁ) (24-a de majo 1850 – 27-a de julio 1929) estis ĉeĥa esperantistino, laŭ Zamenhof modelo de Esperanto-prononco ĉe UK 1905.
Rosa JUNCK (naskiĝinta Bílek), instruistino de lingvoj. Naskiĝis en 1850 en Tábor (Bohemujo) mortis en 1929 en Bordighera (Italujo). Loĝis en Italio de 1890. Esperantisto de 1897, deklamis poemon en Boulogne ĉe la unua UK. Esperantistino, laŭ Zamenhof modelo de Esperanto-prononco kaj "kronita" Reĝino de Esperanta deklamo. Fariĝis vicprezidantino de la grupo en Bordighera. Verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto por italaj kaj Esperantaj gazetoj. Tradukis "Floro de Pasinto", 1906, "Kverko kaj Floro", 1906, ambaŭ de Amicis; tradukis en italan la "Fundamento de Esperanto".