Roton
El Vikipedio
Roton estis projekto de komerca, reuzebla, perhoma, unuŝtupa portilrakedo de kalifornia "Rotary Rocket Company". Roton devintus starti vertikale, utilŝarĝon porti en la terorbito kaj poste surlandiĝi per rotorsistemo - simila al tiu de helikoptero. Ĝi devintus kunporti ŝarĝon de ĝis 3200 kg en orbiton de 300 km kaj 50.0° orbita kliniĝo.
Kiel pelaĵon, oni volis uzi likvidan oksigenon kaj kerozinon. La eka maso estis planita je 180 tunoj, la raketa alto je 19,5 m kaj la baza diametro de 6,70 m.
Oni planis je 2000 jam komercajn flugojn kontraŭ prezo de 7 milionoj $ je lanĉo.
Oni faris testflugojn en 1999 per prototipo nomata "Athmospheric Test Vehicle", alta 19,5 m. La prototipo jam havis la ŝipanon de 2 homoj.
La projekto kolapsis pro financaj kaj teknikaj kaŭzoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.amazon.com/exec/obidos/tg/detail/-/0553382365/qid=1119563832/sr=8-3/ref=sr_8_xs_ap_i1_xgl14/104-9622998-3130336?v=glance&s=books&n=507846
- http://www.rotors.org/roton/roton.htm
- http://www.astronautix.com/craft/roton.htm
- http://www.wired.com/wired/archive/4.05/roton.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |