Roza flamengo
El Vikipedio
?Roza flamengo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Phoenicopterus roseus Pallas, 1811 |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Phoenicopterus antiquorum |
La Rozkolora flamengo aŭ Granda flamengo (Phoenicopterus roseus) estas la plej disvastiĝanta specio de flamengo, ĉar ĝi ekzistas en Afriko, sudokcidenta Azio kaj suda Eŭropo.
Temas pri granda specio (120 ĝis 140 cmj altaj) tre proksima al la ruĝa flamengo kaj al ĉilia flamengo kun kiuj ili estis konsiderataj sama specio.
Ĥi estas tre svelta, blanka kaj rozkolora vadbirdo. La kruroj kaj kolo estas trelongaj, la beko kliniĝas angule suben. La junbirdoj estas grizbrunaj. Ĝi flugas kun etendita kolo kaj kruroj.
Ĝi paŝadas moŝte, serĉ-nutras la bekon kaj kapon en la malprofundan akvon. Ĝi moviĝas grupe.
Ĝi eligas voĉon ĉefe dum flugado.
La roza flamengo vivas ĉe mlaprofundaj lagunoj, apudriveroj, lagoj, marĉetoj ktp.
Kiel aliaj flamengoj, tiu ĉi specio demetas nur unu blankan ovon en kota nesto, sur kotaĵoj en la akvo. Ĝi nestas kolonie en sud-Francio.
La plumaro estas rozblanka, sed la flugilkoverto estas ruĝa kaj la flugilpinto estas nigra. La beko estas grandega, anguleca kaj rozkolora kun nigra pintoduono. La kruroj estas tute rozkoloraj.