Sándor Ferenczi
El Vikipedio
Sándor Ferenczi, kiu naskiĝis la 7-an de julio 1873 en Budapeŝto, mortis la 22-an de majo 1933 en Budapeŝto, estis hungara psikanalizisto. Li naskiĝis kiel filo de Baruch (Bernát) Fraenkel (post 1879 Ferenczi) kaj de Rosa Eibenschütz. Lia patro hungarigis la nomon de Fraenkel al Ferenczi.
Oni konsideras Ferenczi kiel unu el la plej produktivaj kaj kreivaj disĉiploj de Sigmund Freud.