Sablo (heraldiko)
El Vikipedio
Sablo estas la heraldika nigro, unu koloro el la grupo de la farboj.
- Ĝi estas profunda koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, lazuro, sinoplo...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
- Oni ĝin bildigas per horizontalaj kaj vertikalaj haĉoj kiam koloroj ne disponeblas.
- Sablo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (france kaj angle sable) kiu fontas verŝajne el zibelo kaj ties nigra felto. Cetere, prae, "sablo" funkciis kiel pelto.
- Sablo oftas sur la blazonoj, sed ĉefe sur la germanaj.