Salva Kiir Mayardit
El Vikipedio
Salva Kiir Mayardit (naskiĝis iam en la regiono Gharb Bahr al-Ghazal en suda Sudano) estas sudsudana ribelogvidanto kaj politikisto. Li iĝis en 2005 - post morto de John Garang- ĉefo de la pli frue ribela movado Sudana Popolliberiga Armeo (SPLA).
Kiel Garang, ankaŭ Salva Kiir apartenas al la popolo de dinkaoj, sed al alia klano. Li agadis fine de la 1960-aj jaroj ĝis fine de la ribelo en 1972 kiel oficiro. Post la armistico li iĝis oficiro de la sudana armeo. Li fondis kun John Garang en 1983 la Sudanan Popolliberigan Movadon (SPLM). Salva Kiir iĝas sekvajare gvidanto de SPLA kaj Garang iĝas la vic-gvidanto en SPLM.
La „Komandanto“, kiel Salva Kiir-on nomis siaj homoj, rapidis la interkonsenton kun la kartuma registaro, sed li volas la disiĝon de Sud-Sudano.