Satelita televido
El Vikipedio
Satelita televido estas la dissendo de televido kaj aliaj servoj per komunikaj satelitoj.
Satelittelevida stacio kolektas signalojn de multaj televidaj fontoj, miksas la signalojn al unu signalo. Tiam ĝi sendas la signalon al la satelito kiu resendas ĝin al la kliento. La kliento ricevas la signalon per parabola signalkolektilo. La agordilo elektas unu kanalon el la miksata signalo.