Saw (filmo)
El Vikipedio
Segilo | |
---|---|
Usona afiŝo |
|
Originala titolo | Saw |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 29-a de oktobro 2004 |
Daŭro | 1h42 |
Ĝenro | Hororo |
Buĝeto | 1 200 000 USD |
Reĝisoro(j) | James Wan |
Produktisto(j) | Gregg Hoffman, Peter Block, Lark Bernini |
Scenaro | James Wan, Leigh Whannell |
Laŭ la verko de | --- |
Muziko-eldonisto | Charlie Clouser, Fear Factory, Pitbull Daycare, Front Line Assembly |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj | --- |
Produkto | Evolution Entertainment (Usono), Saw Productions Inc. (Usono) |
Distribuo | Lion Gate Films Inc |
Saw estas usona horora filmo aperinta en 2004. Regita de la aŭstrala reĝisoro James Wan, la filmado daŭris dek-ok tagojn kaj kostis iom pli ol unu miliono da usonaj dolaroj. Rolante malfamajn aktorojn kaj aperante sen grava reklamo, la filmo ja trafis teruran sukceson kaj staras nun inter la klasikaj teruraj filmoj. Ĝi unue aperis en la Filmfestivalo de Sundance en januaro 2004 kaj poste montriĝis al la tuta usona publiko la 29-a de oktobro 2004. Saw trafis 55 milionojn da dolaroj nure sur usona grundo, kaj tiu rezulte instigis la produktorojn krei plurajn sekvaĵojn: Saw 2 en 2005, Saw 3 en 2006 kaj Saw 4 en 2007.
La anglalingva filmonomo Saw havas plurajn signifojn. Kvankam ĝia plej proksima traduko en la esperanta estas segilo, ĝi ankaŭ aludas la anglan vorton jigsaw, t.e. puzlo.
[redaktu] Ĉefrolantoj
Rolanto | Rolato |
---|---|
Cary Elwes | Lawrence Gordon |
Leigh Whannell | Adam Faulkner |
Danny Glover | Detektivo David Tapp |
Monica Potter | Alison Gordon |
Tobin Bell | John Kramer / Puzlo |
Ken Leung | Detektivo Steven Sing |
Dina Meyer | Detektivo Kerry |
Michael Emerson | Zep Hindle |
Mike Butters | Paul Stallberg |
Paul Gutrecht | Mark Rodriguez |
Benito Martinez | Brett |
Shawnee Smith | Amanda Young |
Makenzie Vega | Diana Gordon |
Ned Bellamy | Jeff |
[redaktu] Intrigo
Adam kaj Lawrenco, du plenkreskuloj, ne konas unu la alian, sed tamen, ambaŭ vekiĝas en malpura kaj ŝlosita ĉambro. Ĉiu el ili estas katenita al akvokondukilo je la du malaj anguloj de la ĉambro. Meze de tiu-ĉi kuŝas sangokovrita viro, verŝajne morta. Baldaŭ aŭdeblas robota voĉo kiu diras al ili ke la ŝlosilo por eskapi troviĝas ie en la ĉambro. Dum ili serĉas, Adam komencas kompreni kiu ilin malliberigis ĉi-tie. Temas pri iu sadisto kiu neniam mortigas siajn viktimojn sed metas ilin en angora situacio kies finaĵo estas morto kaj donas al ili la manieron eskapi, kiu estas kelkfoje pli terura ol morto. La filmo tiel temas pri homaj reagoj kaj interagoj fronte al terura elekto en fermitaj ĉambroj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj