Sciteorio
El Vikipedio
Sciteorio estas branĉo de la filozofio kiu ekzamenas la ecojn, originon kaj limojn de la homa scio. Ĝi estas ege grava parto de la filozofio, kiu multe rilatas al aliaj partoj, ekzemple al la filozofio de scienco, al la metafiziko kaj al la filozofio de matematiko.
[redaktu] Kio estas scio
Dum longa tempo filozofoj kredis ke scio estas pravigita vera kredo. Laŭ tiu ĉi teorio subjekto S scias ke la propozicio P estas vera se kaj nur se S kredas ke P estas vera, P estas vera kaj la kredo de P fare de S estas pravigita.
Tiu ĉi analizo de la signifo de "scio" estis kritikita de Edmund Gettier. Li donis ekzemplon de kazo kiam iu pravigite kredas ion veran, sed tamen ne scias ĝin.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.galilean-library.org/int5.html
http://plato.stanford.edu/entries/epistemology
http://pantheon.yale.edu/~kd47/Context-Bib.htm
http://www.iep.utm.edu/c/contextu.htm
Kategorioj: Filozofio | Sciteorio | Scienco | Sociologio | Lingvistiko