Senkaku-insuloj
El Vikipedio
La Senkaku-insuloj aŭ Diaoyu-Insularo (Diaoyu=fiŝhoki) estas insularo disputata inter Japanio kaj Ĉinio.
La Senkaku-insuloj situas en la orienta rando de la kontinentbreto de la Orienta Ĉina Maro, ĉ.92 marmejlojn nordoriente de la urbo Jilong de Tajvano. Ĝi konsistas ĉefe el Diaoyu-Insulo, Huangwei-Insuleto, Chiwei-Insuleto, Suda Insuleto, Norda Insuleto kaj aliaj rifoj.
Diaoyu-Insularo situas en 120 marmejloj de la nordoriento de Tajvano, kaj estas ĉ. 200 marmejloj respektive al la ĉeftero de Ĉinio okcidente kaj al Okinawa de Japanio oriente.
Ĉinio diras, ke ekde la komenco de Ming-Dinastio (1368-1644) Diaoyu-Insularo estus parton de sia teritorio. En Aprilo 1895, ĉina registaro de Qing-Dinastio devigite subskribis la Traktaton de Ŝimonoseki, kiu perdigis al Ĉinio suverenecon kaj nacidignon, kaj koncesiis Tajvanon kaj ties akcesorajn insuletojn al Japanio.
En la Deklaracio de Kairo publikita de Ĉinio, Britujo kaj Usono en Decembro de 1943 postulis, ke “Japanio devas redoni al Ĉinio ĉiujn uzurpitajn terojn inkluzive de la nordorienta parto de Ĉinio, Tajvano kaj Penghu-Insularo. La Potsdam-Proklamo de 1945 determinis: “Klaŭzoj en Deklaracio Kairo devas esti plenumitaj”. En Aŭgusto samjare, Japanio akceptis La Potsdam-Proklamon kaj deklaris senkondiĉan kapitulacon. Tio signifas ke Japanio redonis al Ĉinio Tajvanon kaj ties akcesoran insularon Diaoyu. Sed en la 8-a de Septembro de 1951, Japanio kun Usono solflanke subskribis La Pacan Traktaton de San Francisco, kaj komisiis al Usono Okinawa-Insularon kun Diaoyu-Insularo. Por tio, Zhou Enlai ĉefministro kaj ministro por eksterlanda afero nome de ĉina registaro serioze proklamis, ke La Paca Traktato de San Francisco estis la solflanka traktato nur al Japanio sen ĉeesto de La Popola Republiko de Ĉinio. Tio ne nur estas netutflanka Paca Traktato, sed ankaŭ ne vera paca traktato. Ĉina registaro opinias, ke la traktato estas neleĝa kaj nevalida, kaj absolute neagnoskebla. En la 17-a de Junio 1971, Japanio kun Usono subskribis la Traktaton pri redono de Okinawa, kiu ankaŭ inkludis la insularon en la redonotan areon al Japanio. Por tio, Ĉinia Ministrejo por Eksterlanda Afero manifestis en la 30-a de Decembro 1971, forte kondamnis Janpanion kaj Usonon pro malkaŝa inkludo de la Insularon Diaoyu en la “redonota areo”. La ministrejo montris, ke tio estas publika kaj aŭdaca atenco al la suvereneco de ĉina teritorio”. La Ĉina popolo neniel povas toleri tion.” “Estas tute neleĝe, ke Japanio kaj Usono inkludis la Insularon Diaoyu de Ĉinio kiel redonota areo en la Traktato pri Redono de Okinawa .” Sed tio tute neeble ŝanĝas suverenecon teritorian al La Insularo Diaoyu de la Ĉina Popola Republiko.” Post tio, la Usona Departmento de Ŝtato esprimis: “Redoni administracian rajton de Okinawa, tio ne influos ajne la suverencecon de Senkaku Insularo (Diaoyu-Insularo)”.
Konsiderante la malsaman opinion de Japanio rilate al la Insularo Diaoyu, kaj por evoluo de la rilato inter Ĉinio kaj Japanio, la ĉina registaro atingis interkonsenton kun Japanio, ke la problemo estu solvita estontece, persistante la premison de nia ĉiama starpunkto. La du landoj konsentis, ke neniu flanko agu unuflanke, por ke la problemo ne negative influu la ĝeneralan rilaton inter du landoj.
En lastaj jaroj, japanaj dekstruloj senĉese estigas eventojn je la problemo de la Insularo Diaoyu. Ĉinio ĉiufoje serioze traktis kun japana flanko per diplomatia kanalo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://english.people.com.cn/200305/25/eng20030525_117192.shtml
- http://www.mofa.go.jp/mofaj/area/senkaku
- http://www.kaiho.mlit.go.jp/11kanku/03warera/chian/4tk/4tk-top/4tk-top.htm
- http://maps.google.com/maps?ll=25.658858,123.417664&spn=1.025438,2.032608&hl=en
Kategorioj: Insuloj | Japanaj insuloj | Ĉinio | Tajvano