Serge Sire
El Vikipedio
Serge SIRE (Naskiĝis la 7-an de marto 1944) franca desegnisto, verkanta ĉefe bildrakontojn (en esperanto: verŝajne la unua en tiu ĝenro). Li ne publikigis multajn albumojn (NOKTOJ , tri "krestomatioj" de La Kancerkliniko) sed kunlaboris -kaj plu kunlaboras - en multaj gazetoj, tamen ĉefe en la Kancerkliniko. Li ankaŭ publikigis Kompendion pri blazonoj, specon de elementa lernolibro pri heraldiko, sur formo de bildrakonto.
Li ĝenerale verkas mem la tekstojn de siaj rakontoj, komence sub la pseŭdonimo de H.Elik - kio konsistigis pseŭdo-skipon "Elik-Sire" - el kio naskiĝis lia karakteriza "subskribo" (heliko kies korpo estas brako). Tamen notinde estas, ke lia plej ampleksa verko "La Rejnoro" laŭ la opero de Richard Wagner, profitas de la kunlaborado de Georges Lagrange, kiu majstre adaptis la vagneran libreton.
Liaj desegnoj estas tre stiligitaj, la enscenigo ofte surrealista; liaj rakontoj celas komikajn efikojn ofte absurdajn kaj/aŭ erotikajn. Oftas satiraĵoj pri la movado kaj ties kulto al "Zaza". Li sin etiketas "ajnista" (tiu vorto eniris en la moton de la Kancerkliniko, sekve en la PIV 2002). Li ankaŭ kunlaboras en Vola Püg'!
Serge Sire, ankaŭ aperis sur scenejo, en kabaredo La ruza kruĉo, en ŝercaj skeĉoj aŭ kanzonoj.