Sergeo Novik-Pjajun
El Vikipedio
Sergeo NOVIK-PJAJUN (belaruse: Сяргей Новік-Пяюн; 1906-1994), plurlingva belarusa poeto, esperantisto ekde 1922, mortis la 26-a de aŭgusto en Minsko.
Pro sia nacia kleriga laboro li estis internigita kaj de la polaj (1926-31) kaj de la sovetiaj (1944-58) aŭtoritatoj (10 jarojn en la severega koncentrejo Kolima). Li instruis Esperanton eĉ dum sia ekzilo, en Jakutio.