Sheffield (Masaĉuseco)
El Vikipedio
Sheffield [ŝefild] estas taŭno en kantono Berkshire, Masaĉuseco. Ĝi apartenas al la antaŭurbaro de Pittsfield. Oni eksetlis ĝin en 1726 kaj establis la taŭnon en 1733. Laŭ la popolnombrado de 2000, la tuta loĝantaro de Sheffield nombris 3 335. La taŭno altas proksimume 206 metrojn super la marnivelo. Ĝia poŝta kodo estas 01257, kaj ĝi situas en la telefona regiono 413. Sheffield troviĝas ĉe 42°06′37″N, 73°21′20″U. Ĝi ampleksas surfacan areon de 125,7 km², el kio nur 1,0 km² estas akva surfaco.
La Rezolucioj de Sheffield, aprobita de la taŭna kunsido en 1773, estis frua petletero kontraŭ brita regado de la usoniĝontaj kolonioj kaj por individuaj rajtoj. Tiu dokumento aprobiĝis je la 12-a de januaro 1773 kaj presiĝis en The Massachusetts Spy, Or, Thomas’s Boston Journal (La Masaĉuseca Spiono, Aŭ, La Bostona Ĵurnalo de Thomas) je la 18-a de februaro. En Sheffield okazis ankaŭ la plej sanga batalo de la Ribelo de Shays, la 27-an de februaro, 1787.
George Frederick Root, populara verkisto/komponisto de kantoj dum la Usona Enlanda Milito, naskiĝis en Sheffield en 1820.
[redaktu] Vizitindaĵoj
- Colonel John Ashley House muzeo, historia domo, kie (oni diras ke) la Rezolucioj de Sheffield verkiĝis