Silueto
El Vikipedio
Silueto estas bildo formata de ombro de profila vizaĝo, montranta nur la eksterajn konturojn. Metafore oni nomas silueto vidaĵon de io, kio nete kontrastas el la fono: de tie oni ekvidas la pitoreskan silueton de la urbo. Ankaŭ oni nomas "silueto" imagon kontraŭ forta lumfonto kiu nur permesas vidi konturojn de la sceno.
La vorto silueto devenas de franca ministro Étienne de Silhouette. La portrataj siluetoj tonditaj sur nigra papero kaŭzis furoreton en Francio dum la mezo de 18-a jarcento kaj la kontraŭloj de Silhouette moke komparis lian maldikan figuron al tonditaj ombroj.