Simbirska ĉuvaŝa lernejo
El Vikipedio
Simbirska ĉuvaŝa lernejo (Ĉuvaŝa instruista lernejo) estis fondita en Simbirsk en 1868 fare de ĉuvaŝa pedagogo kaj klerigisto Ivan Jakovlev.
Komence ĝi estis privata lernejo de la gimnaziano Ivan Jakovlev, sed helpe kaj aŭspice de Ilja Uljanov en 1871 la lernejo estis agnoskita fare de la Ministerio de la popola klerigo kiel ŝtata lernejo kaj ekde 1877 la Ministerio oficiale permesas prepari instruistojn por la lernejoj de la Kazana lernejara distrikto. En 1890 la lerneja ensemblo havis aron da ejoj: instruista lernejo, vira kaj virina bazlernejoj, virina pedagogia kursejo. Ĉe la lernejo funkciis 4 korusoj kaj 3 orkestroj. En 1893 ĉe la lernejo estis organizita terkultura farmo, kiu enhavis 300 hektarojn. Laŭ la aserto de la ministro de la popola edukado N. Bobrovnikov en la cara Rusio estis neniu alia pedagogia institucio kun tiom riĉa terkultura farmo kaj lerno-metiejoj, kiujn havis Simbirska ĉuvaŝa lernejo.
Ĝis 1917 la unua ĉuvaŝa popola lernejo preparis pli ol mil studintojn. La lernejo ekzistis ĝis 1956. La simbirska ĉuvaŝa lernejo, laŭ la vortoj de la popola komisaro Anatolo Lunaĉarskij, fariĝis "fonto de renaskiĝo de la tuta ĉuvaŝa kulturo". Ĝuste en la lernejo Ivan Jakovlev ellaboris ĉuvaŝan alfabeton, estis efektivifgita la unua traduko de Evangelio en la ĉuvaŝan lingvon.
En 1991 estis malfermita muzeo, en kiu estis remodeligita meblaro de la loĝejo de la familo de Ivan Jakovlev kaj ankaŭ klasĉambro de la virina lernejo.