Singido
El Vikipedio
Singido estas urbo en Tanzanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono kaj konsistigas unu el ties distriktoj.
La koordinatoj de la urbo estas 4° 49' S, 34° 45' E Mapo. Kiel distrikto ĝi estas dividita al 13 subdisktriktoj (ses klasitaj kiel "urbaj") kun sume 115.354 loĝantoj (censo de 2002), el kiu ĉ. 60.000 loĝas en la urbo mem. La urbo situas sur ebenaĵo ĉ. 1.500 metrojn alta. Proksimas du salaj lagoj.
Singido havas iometan trafikan signifon, situante ĉe vojbranĉo de la vojo el Nzega (okcidente) al la ĉefurbo Dodomao (sude) kaj Aruŝo (nord-oriente).
[redaktu] Ĝemela urbo
Singida en 1984 ĝemeliĝis kun Salzburg en Aŭstrio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.