Sipke Stuit
El Vikipedio
Sipke STUIT (naskiĝis 1908 - mortis la 26-an de februaro 1974 en Arras, en norda Francio) estis frisdevena nederlandano, kiu tie loĝis depost 1934, kiam li edzinigis francan esperantistinon. Ili havis kvin geinfanojn, ĉiuj denaskaj esperantistoj.
Lerninte la Internacian Lingvon en sia junaĝo, li multe vojaĝis, prelegis, gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj poemojn. Al liaj iniciatoj oni dankas ankaŭ la aperon de du tradukoj el la frisa lingvo: Dorse al la muro kaj Frisaj rakontoj en Esperanto.
Li ankaŭ eldonis proprakoste en 1946 la libreton de Petro Stojan Vindiania.