Stanislav Schulhof
El Vikipedio
Stanislav SCHULHOF [ŝulhof] (naskiĝis en 1864 en Lipka; mortis la 18-an de aŭgusto 1919 en Pardubice) estis ĉeĥa esperantisto kaj dentkuracisto en Pardubice.
Li vigle partoprenis en loka Esperantista vivo kaj publikigis multajn propagandajn artikolojn. Li verkis tri alte aprecatajn poemarojn, lirikajn kaj melankoliajn: Per Espero al Despero 1911, Kion la Vivo alportis 1911, Aŭtunaj Floroj 1912; tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Elstaraj estas liaj tradukoj de 30 poemoj el 16 ĉeĥaj poetoj en antologio Bohemaj Grenatoj 1920. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39).