Stanistaw Świstak
El Vikipedio
Stanisław ŚWlSTAK (1941-1998) mortis la 29-an de marto en Krakovo. Aktiva ekde frua aĝo en la loka kaj pola movado, en 1963 li gajnis unuan premion en la Oratora Konkurso de la UK en Sofio. Membro de UEA ekde 1957, inter 1974 kaj 1977 li servis kiel estrarano pri informado kaj turismo, komitatano kaj gvidanto de komisiono pri informado. De 1972 ĝis 1977 li prezidis Polan E-Asocion. La internacia kulmino de lia Esperanto-agado estis gvidado de la LKK por la jubilea Varsovia UK (1987).