Startu.net
El Vikipedio
Startu.net estas retportalo, kiu kunigas novaĵojn el diversaj gravaj retpaĝaroj esperantlingvaj. Tiel Esperantistoj povas facile ekscii pri kio okazas kaj aperas en la reta Esperantio sen daŭre rekontroli la diversajn retpaĝojn.
Startu.net kolektas novaĵojn de Ĝangalo, Raporto.info, Libera Folio kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, aperigas novajn diskuttemojn de soc.culture.esperanto, mencias la novajn erojn de la Esperanto Radio Arkivo, kolektas la tekstojn de pluraj blogoj de Esperantistoj kaj havas ligilojn al pluraj utilaj esperantlingvaj retpaĝaroj.