Statistisches Bundesamt (Germanio)
El Vikipedio
Statistisches Bundesamt - la federacia statistika instituto de Germanio - havigas, kolektas, prilaboras kaj prezentas informojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj de la vivo en Germanio. Kiel federacia instituto ĝi estas subordigita sub la federacia ministerio por internaj aferoj.
Ĉiujare ĝi publikigas statistikan jarlibron.