Strigo
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Birda klaso > Strigoformaj > Strigedoj
Strigoj jam ekde miloj da jaroj ludis gravan rolon en la homa fantazio. Unuflanke ili estas simbolo de la granda saĝo, pri kio aludas la proverbo „Ne portu strigojn al Ateno", alifianke ili estas metaforo de granda stulteco. Ekzemple, en la nederlanda lingvo oni nomas stultan personon strigo aŭ strigido. Ofte ili ludas gravan rolon en fabloj kaj bestrakontoj kiel saĝaj figuroj. Tre populara siatempe estis en Nederlando la porinfana televidprogramo nomita la ,Fablogazeto", al kiu ĉiuvespere rigardis eble pli da plenkreskuloj ol da infanoj. En tiu televidfablo sinjoro Strigo ludis ĉefan rolon. Jam en la hieroglifoj de la fruaj egiptoj trovigas strigoj kaj eĉ nun ankoraú vivas strigoj inter la piramidoj.
En la mondo ekzistas proksimume 8000 birdospecioj, inter kiuj 133 diversaj specioj de strigoj. Ankaú estas konataj kelkaj formortintaj strigospecioj. Laŭ grandeco ili povas varii inter pasero (14 cm) kaj aglo (75 cm). Ili estas rabobirdoj kun tre mola lanuga plumaro, kiu ebligas sensonan flugadon, havas grandan rondan kapon kun antaűendirektitaj okuloj kiel primatoj, do ankaú kiel homoj. Perfekte ekipitaj ili estas por ĉasado kun kurba beko kaj akraj ungegoj, kiuj estas meteblaj du kontraŭ du. Malmultaj homoj ne konas strigojn pro ilia plej ofte nokta vivado. Tamen ekzistas ankaŭ strigospecioj, kiuj ĉasas dumtage, kiel la marĉa strigo, kiu vivas multloke en la mondo, escepte en tropikaj regionoj. La plej multaj strigoj faras dumnokte ĉion necesan por vivteni la specion. Nokte ili defendas sian teritorion kontraú samspecaj konkurantoj, nokte ili serĉas partneron aŭ partnerinon, kovas, kaptas predojn kaj nutras siajn nesatigeblájn idojn. ion ili faras dumnokte, eĉ dum cirkonstancoj, kiam la homo povas eĉ ne vidi la proverban manon antaŭ sia nazo ! Strigoj povas vivteni sin nur dank' al siaj sensorganoj, precipe okuloj kaj oreloj. La okuloj estas tre grandaj kaj pezas 15% de la tuta kapo. Same kiel vidkapablaj homoj ili vidas stereoskope, ĉar ambaŭ okuloj estas direktitaj antaúen. Oni povas dividi la birdojn en ĉasantoj kaj ĉasatoj. La ĉasatoj havas flanken direktitajn okulojn. Ili povas vidi ion ĉirkaŭe per unu rigardo. La ĉasantoj kiel strigoj kaj agloj havas okulojn pli antaŭe en la kapo, tiel ke ili povas ĝuste taksi la distancon ĝis la kaptotajo. Preskaú ĉiuj birdoj tamen povas vidi iom stereoskope. Ĉe kolomboj tio estas nur 20° kaj la tuta vidkampo kovras 340°, do preskaŭ tute ĉirkaŭe. Homo kun bona vidkapablo havas stereoskopan vidkampon de l40° kaj ĝeneralan vidkampon de 180°, do duoncirklan. Strigoj havas stereoskopan vidkampon de 110°, sed ili povas turni la kapon preskaŭ 360°, do tute ĉirkaŭe. Multaj homoj supozas, ke strigoj povas vidi ankaŭ dum plena mallumo, kiu cetere neniam regas en la naturo. Sed tio ne estas vera. Ankaŭ strigoj povas neniom vidi dum plena mallumo. Tamen ili povas ankoraŭ vidi dum cirkonstancoj, kiujn la homo konsideras kiel absolutan mallumon, kaj kie la lumo estas nur mezurebla per tre fajnaj instrumentoj. Per eksperimentoj oni pruvis, ke la vidpovo de strigoj estas proksimume 100 fojojn tiel hona, kiel ĉe homo kun tre bonaj okuloj.
Ankaŭ iliaj oreloj estas tre rimarkindaj. Ĉe multaj birdospecioj la oreloj troviĝas malantaŭ la okuloj. La aperturoj estas kovrataj de la surkapaj plumoj. Ĉe la strigoj tiuj aperturoj estas eksteordinare grandaj. La ekstera orelo, la t.n. aŭriklo, estas kovrata de la t.n. vualo, la ĉirkaŭokula plumaro. La oreloj kun la antaŭendirektita vualo formas specon de parabola spegulo, kiun ankaŭ la homo uzas en tekniko, ekzemple, por kapti forajn signalojn aŭ radioondojn el la universo. La orelaj aperturoj de strigoj etendiĝas de Ia supra kapoparto ĝis la suba beko kaj formas duoncirklon. La oreloj krome estas tre moviĝemaj. La aperturoj povas ŝanĝiĝi laŭ formo kaj grandeco. Alia eco de striga orelo estas, ke ĝi estas speciale ekipita por kapti sonojn de tre altaj frekvencoj. Multaj malgrandaj roduloj faras tiujn altajn pepajn sonojn kaj ankaŭ kiam ili moviĝas inter sekaj herboj, branĉetoj kaj folioj. Per eksperimentoj oni pruvis, ke strigoj ankaŭ en absoluta mallumo povas kapti per granda precizeco sian predon uzante nur la orelojn. AI la granda sukceso dum la ĉasado de strigoj grave kontribuas ankaŭ ilia sensona flugado, kiu fenomeno jam ofte timigis homojn, kiuj nokte renkontis strigojn. Ili aperas kiel fantomoj kaj ankaŭ sensone kiel fantomoj malaperas. Dumnokte aktivaj roduloj estas preskaŭ blindaj, sed iliaj oreloj estas des pli bonaj. Do, se strigoj flugus kun tiom da susurado kiel aliaj birdoj, ilia kaptosukceso estus konsiderinde malpli bona. Eĉ gufo, kiu havas enverguron (flugspanon) de 1,5 m kaj pezas 2,5 kg, kio estas sufiĉe multe por flugkapabla birdo, flugas sensone. Du faktoroj kaŭzas la sensonan flugadon de strigoj: t.e. la strukturo de la plumoj kaj Ia fakto, ke la flugiloj estas tre grandaj kompare kun la korpomaso. Ekzemple, turstrigo, pezanta 500 g, havas flugilareon de proksimume 1680 cmz. Tio signifas, ke ĉiu gramo de la korpo estas portata de 3,4 cm2 de la flugilo, dum ĉiu gramo de la korpo de korvo estas portata de proksimume 2,4 cm2. Ju pli granda estas la korpomaso kompare kun la flugilareo, des pli peze la flugiloj devas labori por porti la korpon. Eble vi foje eĉ aŭdis la grandan bruon faratan de ekfluganta fazano, por eĉ ne paroli pri tiu de ekfluganta cigno, kiu birdo cetere estas majstra kaj gracia fluganto. Kiel dirite, ankaŭ Ia strukturo de Ia plumoj grave kontribuas al la sensona flugado. Ce ordinaraj tagaj birdoj la grandaj flugilplumoj estas sufiĉe rigidaj kaj risortemaj. Ili per granda forto batas la aeron. Male, la grandaj flugilplumoj de la strigoj ĉe la randoj portas fajnan franĝon kaj estas kovrítaj de velura lanugo. Tiuj strigospecioj, kíuj ordinare ĉasas dumtage, havas pli malmalan plumaron kaj produktas pli da bruo dum la flugado. La strigoj dankas sian popularecon al la fakto, ke ili sukcesas venki la problemojn, kiujn kaŭzas la mallumo. Grandaj antaŭendirektitaj okuloj nin fikse rigardas. La preskaŭ rondforma kapo, same kíel la nia, havas lokon por tre dise lokitaj kaj tre sentemaj oreloj. Oreloj kaj okuloj estas du organoj, kiuj estas tre necesaj por kapti tre fuĝemajn víktimojn. Malgraŭ siaj akregaj beko kaj ungegoj, ĝia tre mola kaj dika plumaro prezentas ĉarman rondan formon, el kiu elstaras akre kurba rabobirda beko ĝuste tie, kie oni supozas nazon. Aldonante elastan nukon kaj la komikajn plumtufojn similantajn al oreloj, oni havas perfektan karikaturon de homo. Bestoj ĝenerale havas la kutimon resti en pli-malpli limigita regiono aŭ teritorio. Ili funde konas tiun teritorion kaj tio donas al ili senton de sekureco. le en tiu teritorio troviĝas ĝia hejmo, kio povas esti nesto, truo aŭ fendo en arbo, eĉ de homo metita nestkesto, kie ĝi dumtage povas dormi kaj kaŝi sin. Kelkaj specioj de strigoj eĉ nestas kaj dormas sur la tero, kiel la marĉa strigo, kiu kovas en la tuta norda parto de nia mondo, kaj la belega neĝostrigo, kiu kovas en la arktaj regionoj. Tiuj dormlokoj ofte estas uzataj dum jaroj, sed arbarstrigo ofte ŝanĝas dormlokon. Aliaj, kiel ekz. la orelstrigo, ne faras tion kaj ĉiam revenas, ofte grupe, al Ia sama arbo. Antaŭ dudeko da jaroj mi trovis vintre pinon, sur kiu dormis trideko da orelstrigoj. Eĉ nun ankoraü oni ofte trovas sur la sama arbo dumvintre sufiĉe multe da dormantaj orelstrigoj. Sendube, tiu arbo estas al ili konata kiel sekura, trankvila loko. Sekureco certe estas la unua kondiĉo. La loko devas doní protekton kontraŭ la vetero kaj kontraŭ malamikoj, kiuj povas esti grimpantaj rabobestoj, sed precipe alia pli granda strigospecio. Ekzemple, la gufo havas sur sia menukarto la arbar- kaj orelstrigon kaj ankaŭ la noktuon. Siavice la arbarstrigo, la plej granda en Nederlando kovanta strigospecio, okaze kaptas noktuojn. Ekzistas multaj teorioj pro kio certaj strigospecioj emas dormi kune, dum aliaj ne faras tion.
Kiam strigo dumtage estas malkovrita de malamiko, ekzemple de homo, ĝi akurate sekvas ĝiajn movojn, sen movi sin mem. Se ĝi moviĝas, ĝi faras tion tre malrapide, sinrektigas tiel ke ĝi aspektas kiel rompita arbobranĉo, kiu certe ne estas alloga frandaĵo de eventuala malamiko. Strigoj dormantaj en la malferma kampo ofte estas incitataj de malgrandaj kantbirdetoj, kiam ili estas hazarde malkovritaj. Tiam la malkovrinto komencas de sekura distanco eligi karakterizajn sonojn kaj fari specialajn movojn, kiuj allogas aliajn birdetojn. Ili faras tiujn sonojn kaj movojn por averti aliajn birdojn pri la danĝero. La saman ili faras, kiam ili vidas katon, vulpon aŭ serpenton. Ili agas tiel al bestoj, de kiuj ili povas facile eskapi, kiam ili estas ne neatendite atakataj. Tute alie ili agas, kiam ili estas minacataj de vere mortiga danĝero, kiel de akcipitro aŭ nizo aŭ migra falko. Tiam ili tuj fuĝas al la plej proksima kaŝejo kaj silentegas. Strigoj estas tre bruemaj birdoj. Ili ne estas kantbirdoj, sed la klara vokado de arbarstrigo en nokta arbaro certe estas tiel agrabla por aŭskulti kiel la kanto de merlo. Certe en Eŭropo la vokado se strigo nokte estas tre rimarkinda sono. Kvankam la vokado de strigo ofte estas indikata kiel grakado aŭ kriĉado, oni povus priskribi la blekadon de kelkaj specioj kiel gruntado, ronkado, zumado, siblado aŭ tusado. En Usono vivas specio, kiu ĉirpas kiel grilo kaj en Aŭstralio unu, kiu kriegas kiel virino en mortiga danĝero. Kvankam la vokado de strigoj kaj la belega kanto de najtingalo ne estas kompareblaj, ili havas la saman biologian funkcion. Vokanta strigo volas diri al konkuranto: „Restu for de ĉi tie. Tio ĉi estas mia teritorio". Krome la virbirdo allogas per sia vokado aŭ kantado sian partnerinon. Kiam penetras en la teritorion samspeca vira konkuranto, li estas forpelata per sensanga batalo aŭ fortimigado. Ĉe strigoj la partneroj povas tre malfacile malkovri, ĉu temas pri ino aŭ pri viro, ĉar ambaŭ seksoj tute similas, kvankam ĉe rabobirdoj kaj ankaŭ ĉe strigoj la inoj estas ĝenerale konsiderinde pli grandaj. Verŝajne ambaŭ seksoj rekonas unu la alian pro la konduto. Senpartnerinaj virstrigoj kaj inaj strigoj reagas tute diference kiam ili rekontas solan virstrigon kun propra teritorio. Sed ankaŭ la voĉoj diferencas. La striginoj respondas al la voko de masklo per sia karakteriza voko.
Kiam paro estas trovinta unu la alian, komenciĝas la amludo, la t.n. nupta ceremonio. Ĉe multaj specioj tio estas tre spektakloriĉa prezentado, kiel ekz. ĉe greboj, tetroj kaj duelbirdoj. Eric Hoskins kaj Cyril Newberry priskribas en sia libro „Birds of the night" (Noktaj birdoj) la amludon de paro de turstrigoj. La paro sidis en distanco de kelkdekoj da cm unu de la alia sur trabo en malnova farmeja kabano, kie ili nestis. Ambaŭ birdoj komencis konversacion, dum kiu ili eligis altajn sonetojn, kiujn akompaniskraketado de la bekoj. Poste la masklo malrapide suprenetendis siaj kapon kaj kolon kaj starigis la plumaron. Li groteske aspektis kun la kapo etendita dorsen kaj kun larĝe malfermita beko, kaj tiam 11 eksvingis sian kapon tien kaj reen kaj poste cirkle movis ĝin kiel muelilo. La ino komencis partopreni la svingan movadon, eligis ronkajn sonojn kaj dume malrapide ovis sin al la masklo, ĝis ambaŭ birdoj alpremiĝis unu al la alia. La viro maletendis sian kolon, malaltigis la kapon kaj ambaŭ birdoj frotis la vangojn unu kontraŭ la alia. Denove komenciĝis la bekokraketado, post kiam la masklo prenis la inon je la nukaj plumoj kaj denove ili ekbalanciĝis. Ŝajnis, ke la ino ŝatis la iom krudan pritraktadon, ĉar dume ŝi eligis ronronajn sonojn kvazaŭ kato kiu ,§pinas". Ekzistas inter la diversaj specioj multaj malsimilaj amritaroj, kiel la oferado de kaptitaĵo ĉe gufoj, kaj la flugila aplaŭdo dum nupta flugo ĉe marĉaj strigoj. Strigoj ne estas grandaj nestokonstruantoj. Ofte ili uzas nestojn de aliaj bestoj kaj birdoj. Laŭ origino ili nestas en arbotruoj aŭ -fendoj. Pluraj specioj uzas forlasitajn nestotruojn de pigoj, kelkfoje pigoj kaj strigoj uzas la saman truon kiel dormejon. La strigoj dormas dumtage kaj la pigoj nokte. En Nederlando, kie pro la moderna arbarmastrumado ekzistas malmulte da naturaj nestotruon en arboj, birdprotektaj grupoj ofte pendigas specialajn nestkestojn por strigoj. Feliĉe oni jen kaj jen komencas lasi en ?a arbaroj ankaŭ kavajn kaj truhavajn arbojn, kiuj ire pliriĉigas la faŭnon. Ekzistas ankaŭ birdospecioj, kiuj alkutimiĝis al senarbaraj vivejoj, kaj kiuj konstruas sian neston sur la teron, ekzemple la marĉa strigo kaj la neĝostrigo. En la Nova Mondo vivas la kaverno-strigo sub la tero. Ĝi vivas en la kavernoj de preriaj hundoj kaj ankaŭ en la forlasitaj truoj de lupoj, vulpoj, skunkoj, dazipoj. La nombro de la ovoj tre varias inter la strigo-familioj. Ekzemple, gufo ĝenerale metas nur unu ovon, dum ĉe la marĉa strigo la nombro de ovoj povas varii
inter 2 kaj 12 depende de la kaptebla nutrajo. Ekzistas ankaŭ alia sistemo, kiun ni povus konsideri kiel krudan formon de familio-planado: la nombro de la idoj, kiuj povas plenkreski, dependas de la kvanto da nutrajo. Ĉe la plej multe da strigospecioj la inoj tuj komencas kovi antaŭ ol la ovaro estas kompleta. La idoj do ne samtempe eloviĝas. La plej aĝaj idoj estas la plej grandaj, do ankaŭ la plej fortaj. Kiam la gepatroj venas sur la neston kun predo, la pli fortaj postulas la unuan vicon por esti nutrataj. En tempo de nutrajabundo tio ne gravas, ĉar la •gepatroj daŭre alportas novan manĝaĵon. Kiam la pli fortaj estas satigitaj, venas la vico al la malpli fortaj. Sed ho ve, se la nutraĵo ne sufiĉas. Tiukaze la malpli fortaj malsatmortas aŭ ili kelkfoje estas mortigataj kaj manĝataj de la pli fortaj amantaj gefratoj. Nesto da strigoj formanĝas enormajn kvantojn da predoj, ĉefe roduloj. Eric Hoskins, pri kiu mi parolis jam pri frue, notis ĉe nesto kun kvar turstrigidoj, ke la gepatroj alportis por satigi siajn nesatigeblajn infanojn 102 musojn, 21 ratojn kaj 1 talpon, sume do 124 predojn. La tuta kaptitajo sendube estis _ankoraŭ multe pli ampleksa. La flugkapablaj idoj ne denaske povas mem kapti predojn. La arbarstrigaj gepatroj ĝis la malfrua printempo instruas al siaj idoj la arton de predkaptado. Eble vi foje aŭdis aŭ legis, ke strigoj kaj cetere ankaŭ aliaj rabobirdoj, elvomas en la formo de kolbasetoj la nedigesteblajn partojn de siaj predoj. Tiujn kolbasetojn oni nomas vombuloj. Pere de tiuj ĉi vombuloj estas facile esploreble, kiujn bestojn la strigoj manĝas kaj kiaj roduloj vivas en la koncerna regiono. En Pollando oni trovis en 15.500 vombuloj la restaĵojn de 95 % da roduloj (musoj kaj ratoj), 3 % da birdoj kaj 2 % da lacertoj, ranoj kaj aliaj bestoj. Tiuj ciferoj koincidas kun la donitajoj trovitaj en OkcidentEŭropo. Sed kiam la birdoj vivas ĉe la rando de urbo aŭ eĉ en urbo, la menuo grave diferencas. Ekzemple, en la t.n. Holland Parko en Londono oni esploris la menuon de arbarstrigo vivanta tie. Ĝi konsistis je 37 % el sturnoj, merloj kaj turdoj, je 25 % el kolomboj kaj pigoj, je 31 % el paseroj kaj je nur 7 % el malgrandaj mamuloj. Estas tute klare, ke strigoj estas tre utilaj kiel aliancanoj de la homo, se almenaŭ la homo ne stulte intervenas en la naturo, kiel okazis sur Kuzo-insulo, unu el la Sejĉeloj en la Hinda Oceano. Oni enkondukis tie la kaban turstrigon (Tyto capensis) por kontraŭbatali la amason da ratoj en la kokosaj plantejoj. Esplorante la vombulojn de tiuj strigoj oni tamen nerefuteble pruvis, ke la strigoj baldaŭ malkovris pli facile kapteblan predon, nome la idojn de malofta specio de ŝternoj, kiu kovas tie amase en kolonioj. Nun oni devas senindulge ekstermi la strigojn tie por savi la pluekzistadon de la maloftaj ŝternoj. Ekzistas cetere multaj kazoj de malutila kaj senpripensa interveno de Ia homo en la naturo, kiu povas esti tre minaca al Ia homo mem. Sed tio estas tute alia rakonto.
Enhavo |
[redaktu] Flugado de strigoj
Iu fama brita ornitologo, A. Oeming, foje observis laponan strigon (Strix nebulosa) penetri en dikan neĝtavolon kaj elporti inter siaj ungegoj lemingon. En la surfaco de la neĝo vidiĝis neniaj spuroj de tunelreto aŭ de movo, kiuj estus malkovrintaj la lokiĝon de la ronĝulo, tamen la strigo senerare falliugis sur gin. Kio do direktis la birdon en la kaptakiro de la predo?
Aŭdante pri strigoj, oni plejparte pripensas la noktan vivmanierori, la lamplumon de sciencistoj, la prudenton (oni konsideris la noktuon ŝatata birdo de Palasa Atena). Aron da tiaj aferoj, en kiuj grave rolas la okulo. Kaj vere, la strigoj havas bonegan vidkapablon.
Sed en la naturo ofte malsufiĉas la lumo al ili por ekvidi siajn predojn, la etajn ronĝulojn. Aldone, en la ĉasado pri bestetoj, sin movantaj en kavernoj, sub sekfoliaro, iliaj okuloj ne helpas sufiĉe al ili: ili bezonas aliajn ilojn. Kvankam oni konas la eĥo-lokalizan kapablon de la sud-amerika kaprimulgo kaj la suorient-azia salangano, en la kazo de la strigoj ties aplikado estas certe ekskludebla kiel tio, ke ĉeloj senskapablaj pri infraruĝaj radioj estus en ilia retino konsistanta plejparte el bastonetoj. Baze de esploradoj ni devas neglekti ankaŭ la eblon, ke la strigoj sin orientus per flarado. ~ajnis multe pli verŝajna tio, ke al la lapona strigo helpis en la ĉasado ĝia aŭdkapablo: nome, ĝi ekaŭdis el sub la neĝo la rongadon de la lemingo. Inter la strigoj, nome, troviĝas pluraj, kiuj konfidas sin preskaŭ eksklude al siaj oreloj en la predokaptado. Tiun ĉi hipotezon pruvis la prikonduta ekzamenado de la turstrigo, la arbara orelstrigo, la amerika kaverna strigo - parenco de nia noktuo - kaj multe da strigoj el la genro Strix.
[redaktu] „SUPRE" KAJ „SUBE"
Kion do aŭdas la strigoj ? Tiujn bruojn, kiuj estiĝas dum la rongado de grajnetoj. Tiuj bruoj estas riĉaj en altfrekvencaj vibroj, kaj oni konstatis ankaŭ, ke la oreloj de la pliparto da strigoj estas eksterorde sensivaj pri tiaj vibroj. La aŭdospektro de la strigoj situas inter la vibroj 100 Hz kaj 15 000 Hz, sed en la orientado ili povas plej bone priuzi la sonojn de 3000-9000 Hz. Sed ne sufiĉas por la strigo nur ekaŭdi la bruetojn de bestoj sin kaŝantaj, nevideblaj sub la neĝtavolo, la strigo devas space precize lokalizi sian predon nur pere de la sonondoj. La demandon Kiel tio eblas, respondas eksperimentoj plenumitaj en laboratorioj. Ni spursekvu la vojon de la sono eligita de la lemingo, ĝis la oreloj de la strigo. Se la lemingo - t.e. la sonfonto - lokiĝas ĝuste fronte al la strigo, la elirantaj sonondoj devas trapasi egalajn distancojn ĝis la dekstra kaj maldekstra oreloj de la strigo, tiel ambaŭ oreloj sensas samfortan (samintensan) sonon. Se la sonfonto (aŭ ĝia aŭdanto) sin demovas, nome, se la lemingo situas jam ne vidalvide al la strigo, la sonondoj trapasas malsimilajn distancojn ĝis la du aŭdaperturoj. La vojdiferenco plej grandas, kiam la sono alvenas ĝuste el la flanko dekstra aŭ maldekstra. Ĉar la sonintenso inverse proporcias kun la kvadrato de la trapasita vojlongo, ankaŭ vojlongeto faras gravan diferencon en la sonintensoj sensitaj de la du oreloj. Al kiu orelo la sonfonto pli proksime situas, en tiu estiĝas la ekscito signanta la plifortan sonon. Tiamaniere ]a besto povas percepti, ke el kiu flanko la sono alvenas, kaj ankaŭ, ke en kiu angulo al la horizontala ebeno situas la sonfonto. Sed tiel ĝi ne ricevas informojn pri la enspaca lokiĝo de la sonfonto: ĝi ne povas konstati, ĉu „de supre", ĉu „de sube" la sono alvenis.
[redaktu] „UNUEBENA ORIENTIĜO"
En naturaj kondiĉoj, ekzemple la strigoj devas lokalizi la predon de sur pli-malpli altaj branĉoj de arboj, kaj difim la klinon de la falflugo, al ili estas neneglekteble grava la sensado pri „supro" kaj „subo". Sed per la demoviĝo en vertikala direkto ne ŝanĝiĝas la vojdiferenco de la sonoj alvenantaj ĝis la du oreloj, ĉar ili alprenas ĉiam la valoron direkte proporcian kun la horizontala projekcio de la sonfonto. Pro tio la aŭdkapablo de la homo kaj pliparto da vertebruloj povas difini la precizan direkton de la sonfonto nur en unu ebeno. La sinorientadon en sonspaco la homo kaj pliparto da animaloj devas ellerni dum sia individua evoluado. Dum la lernado elformiĝas, asociiĝante kun la videkscitoj, la „altosenso" la kapablo sin akustike orienti en vertikala direkto. Grava grupo da strigoj, estantaj noktaj ĉasistoj, ne povas kalkuli pri videblaj ekscitiloj, manke de tiuj la dirita lernoprocezo ne povas estiĝi ĉe ili.
[redaktu] PLUMSULKOJ, HAŬTLOBOJ
Konantoj de la strig-organismo ekatentis jani antaŭlonge pri tio, ke al kelke da strigedoj la orelaperturoj situas nesimetrie, kaj la haŭtformaĵoj, konsistigantaj la ekterajn orelojn, estas malsimilaj en la du flankoj, eĉ, nesimetria estas ankaŭ la kranio de la strigoj klasitaj en la genron Aegolius. Enpensiga estas eĉ tio, ke la kokleo estas pli-malplimezure ruliĝinta al tiuj ĉi specioj, kaj ĝia baza histo, sur kiu viciĝas la harĉeloj sensantaj la sonalton kaj sonintenson, per sia longo konkuras kun tiu de la kantobirdoj. Ĉar la longo de la kokleo estas direkte proporcia kun la aŭdosensivo, estis supozeble, ke la strigoj havas specialan aŭdkapablon. Tiuj ĉi anatomiaj propraĵoj igis plurajn esplorisiojn serĉi interrilaton inter la evoluinteco de la aŭdorgano kaj la enspaca orientiĝo de la strigoj. Eric Knudsen kaj liaj kunlaborantoj faris la eksperimentojn pri la de la "duon-koro". La anguloj inter la beko-akso la oreloj dekstra, resp. maldekstra ne estas eg< Nesimetriaj estas ankaŭ la plumhavaj haŭtlo kovrantaj la orelaperturojn, kiuj cetere respon al la orelkonkoj de la homo. La unu el la ĉi-la situas iom pli alte, la alia iom pli sube. Ilia rolo estas funelforme kolekti kaj filtrante amplifi el Ia alia sonondojn alvenantajn el unu direkto.
turstrigo en la stanforda universitato. Al tiu ĉi strigo kruciras la kapon en koro-formo ok paralelaj plumvicoj plejparte kun rnalhela pinto. Ĝian vizaĝon kovras eksterorde kompakte adaptiĝantaj plumoj, kiuj kurbiĝas preskaŭ formante parabolan muron. Tiamaniere ili taŭgas por kolekti la altfrekvencajn sonojn kaj direkti ilin al la orelaperturoj situantaj en la fokusoj
rencigon pliefikigas tio, ke la dekstra haŭtk ĝiĝas al supro, kaj la maldekstra al subo. La rieco de la eksteraj ekranantaj elementoj fine rt ke la dekstra orelo estas pli sensiva al la altaj ricevitaj de supre, kaj la maldekstra al tiuj de sube, kvankam la strukturo kaj la funkcio de la mezaj kaj internaj oreloj estas tute simetriaj.
[redaktu] AMPLIFADO LAŬ DIREKTO
Kial ĝuste la altaj sonoj havas distingitan signifon por la strigoj ? Ĉiu sono -depende de sia ondlongo - povas duspece konduti alvenante objektojn en sia vojo. Se la ondlongo de la sono estas pli granda ol Ia objekto, la ondoj parte trapasas ĝin, parte ili disipigas per ĝi. Sed se la ondlongo estas sufiĉe malgranda rilate al la objektodimensioj, la ondlongo refraktiĝas, ĝuste al tiu direkto, el kiu ĝi venis. En la kazo de la turstrigo tio signifas, ke alta sono kun vibronombro 8000 Hz, kies ondlongo estas ĉ. 42 mm (se la sono propagiĝas kun la rapido 34 m/s), alveninte laŭ certaj anguloj, refraktiĝas de la haŭtloboj kovrantaj la orelaperturojn de la turstrigo, kaj ĝi ne penetras en la internajn orelojn. Tiu ĉi refraktiĝo grave pliigas la sensivon laŭdirektan de la orelo. La sonondojn atingintajn la orelaperturojn, sekve de la tunelforma funkciado de la haŭtloboj, depende de ilia direkto, la strigoj aŭdas diversmaniere. Se la sonfonto (aŭ la strigo rilate al ĝi) demoviĝas en vertikala direkto, pro tio mem ŝanĝiĝas la intenso de la sono alveninta ĝiajn orelojn. Se la strigo sin movas supren, tiam en ĝia dektra, se suben, en ĝia maldektra oreloj amplifiĝas la sensita sono.
[redaktu] ĜI SENSAS LA FAZOPROKRASTON
La orelo do funkcias kvazaŭ amplifilo: la eta enalta demoviĝo de la sonfonto kaŭzas grandan ŝanĝiĝon en la intensoj de la sonoj aŭditaj de la du oreloj. Sed tiu amplifilo estas sensiva nur pri la altaj sonoj, ĉar la malpli altaj sonoj pli kaj plimalbone refraktiĝas de la ekranelementoj. Pro tio malboniĝas la direktosensivo kaj malpliiĝas la intensodiferenco de la sonoj sensitaj de la du oreloj. Ekzemple, la fonton de sono kun la vibronombro 3000 Hz (kies ondlongo estas ĉ. 110 mm) la strigoj jam ne kapablas lokalizi en vertikala direkto. La oreloj de la turstrigo estas la plej sensiva pri la loko de la sonfonto en la spektro de 3000-9000 Hz. Sian predon ĝi povas kapti des pli precize, ju pli da altfrekvencaj komponantoj enhavas ĝia bruo. Helpe de esploradoj faritaj en laboratorioj oni konstatis, ke la striga orelo - simile al la homa - kapablas sensi la sonondojn ne nur laŭ ilia intenso, sed ankaŭ laŭ ilia fazo. Nome, certa ondofronto de la sonvibro atingas ne samtempe ambaŭ orelojn: la sonondo, alvenanta la dekstran kaj maldekstran orelojn, ĉiumomente estas en aliaj fazoj. La mezuro de la fazoprokrastiĝo informas la strigon pri la horizontala lokiĝo de la predo. Escepte, se la ondlongo de la sono ĝuste samas la distancon inter la du oreloj (ĉe strigoj tio estas ĉ. 50 mm). En tiaj kazoj, nome, la du orelojn atingas du samfazaj sonoj, kaj tiutempe la sonfonto situas ĝuste vidalvide al la strigo, aŭ dekstre, resp. maldekstre, en ĝia vizaĝ-ebeno. „Feliĉe" al la turstrigo, tia malprecizeco povas okazi nur sub laboratoriaj kondiĉoj. La naturaj sonoj nome konsistiĝas el multaj divers-longondaj komponantoj, kiuj ebligas en ĉiu cirkonstanco unusencan direktodifinon.
- S. woodfordii)
- S. seloputo)
- S. ocellata)
- S. leptogrammica)
- S. aluco Arbarstrigo (apuda bildo)
- S. butleri
- S. varia
- S. fulvescens
- S. occidentalis
- S. uralensis
- S. davidi
- S. nebulosa
- S. virgata
- S. nigrolineata
- S. huhula
- S. albitarsus
- S. hylophila
- S. rufipes
- S. chacoensis