Sudoko
El Vikipedio
Sudoko (el la japana 数独, sūdoku lit. unika cifero) estas cifera enigmo. La celo estas plenigi kradon per la ciferoj 1 ĝis 9, uzante jam enkradigitajn ciferojn. La krado ĝenerale enhavas 9 kvadratajn regionojn po 3 kraderojn longajn (vidu ekzemplon). Ĉiuj horizontaloj, vertikaloj kaj regionoj povas enhavi nur unu foje ĉiun ciferon. La plenigado de la krado necesigas paciencon kaj logikon.
La vera sudoko havas nur unu ĝustan solvon. Por tio necesas aldoni ĝenerale 22 ciferojn (minimume 18).
Post la sudokoj por naŭ ciferoj en krado de 81 ĉeloj aperis multaj aliaj variantoj, ekzemple por 16 (0 ĝis 9 kaj A ĝis F) en krado de 256 ĉeloj.
La varomarko de Nikoli,Sudoku 数独 devenas el mallongigo de "Suĵi wa Dokushin ni Kagiru"「数字は独身に限る」(Je fraŭleco neniu estas pli bona ol nombro). Aliaj eldonantoj en Japanio uzas Number Place(ナンバープレース,[namba: pure:su], mallongige Nampre ナンプレ) anstataŭ Sudoku pro varomarka problemo.
[redaktu] Historio de la ludo
La modernan sudokon kreis la usona emerita arĥitekto Howard Garns en 1979. Ĝi fariĝis populara nur ekde 1984 en Japanio. La vorto sudoku ekuziĝis ekde 1986 en Japanio kaj la enigmo rapide diskoniĝis tra la mondo en 2005. La brita ĵurnalo Times helpis la diskonigon de tiu enigmo en Eŭropo eldonante ĉiutage kradon de Sudoko en siaj paĝoj en 2005.
[redaktu] Retaj ligoj
- Sudokoj La unua esperantlingva sudoko-libro kun esperantlingvaj klarigoj, verkita de Lode Van de Velde.
- esperantlingva artikolo de Christian Bertin pri Sudoko kun klarigoj pri solvometodoj kaj programo tute en esperanto sen kompromiso pri la supersignoj por generi kaj solvi sudokojn
- Sudoku free (komputila programo)
- Sudoku