Svatopluk Čech-ponto
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > La Svatopluk Čech-ponto < Turismo
La Svatopluk Čech-ponto (Čechův most) nomita laŭ la klasika verkisto Svatopluk Čech, estis konstruita dum 1905-08. - Je la fino de l' ponto, en la Pariza strato, staras konstruaĵo de la fakultato jurista (1928-29, verko de arkitekto L. Machoň, projektita de J. Kotěra). Sur la flanko de Letná troviĝas apud la ponto rotondo de Sta Maria Magdalena (1635). Supre, sur Letná, altiĝis la Stalin-monumento, forigita post falo de lia kulto.