Talivaldo Indra
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Talivaldo INDRA, latvo, cand. rer merc., diplomita instruisto Esperanta. Naskiĝis en la 14-a de septembro 1894 en Live apud Riga. Finis ekonomian fakultaton de Latva Universitato en Riga. Doganeksperto, instruisto en komerclernejoj. Vegetarano, abstinenculo. Esperantisto de 1914. Estrarano de Moskva Esperanto-Societo 1915-1920, instruisto ĉe Moskva Instituto de Esperanto. Organizis en 1921 la movadon en Riga Estrarano de Latva Esperanto-Socio 1921-24, 1928-1932, okfoje ĝia prezidanto. UEA-delegito en Riga de 1922, ĉefdelegito de UEA de 1925. Prezidanto de 1-a Baltlanda Esperanto-Kongreso, Riga 1930. Latva sekretario de Internacia Cseh-Instituto de 1930. Tradukis latven ĉefeĉŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli ampleksan latvan Esperanto-vortaron "Ilevau", Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.