Talpo
El Vikipedio
?Talpo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
|
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
Talpo (Talpa) genro de mamuloj, preskaŭ blindaj, el la ordo de sorikomorfoj, kiu vivas en la tero, kie ĝi fosas koridorojn kaj difektas de sube la radikojn de plantoj. Tial apero de "talpomontetoj" en ĝardeno estas malgranda katastrofo por la kultivisto. "Talpofelo", kies mallonga, densa, brila hararo forstaras sen klino en kiu ajn direkto (tio ebligas al la besteto moviĝi en la subteraj koridoroj antaŭen kaj reen preskaŭ same rapide) estas uzata en peltindustrio. "Talpejo" konsistas el talpaj galerioj kaj talpaj teramasoj en la tuta ĝardeno. Talpo fariĝis proverba pro sia blindeco ("blinda kiel talpo"), pro sia laboremo ("talpa laborado") kaj pro sia malgrandeco ("fari monton el talpejo" - troigi la aferon).