Tefloro
El Vikipedio
Tefloro estas senpaga reta Esperanto-gazeto, kaj socikultura kaj movada, fondita de Zhang Xuesong en septembro 2002. Ĝi eldoniĝas sesnumere jare.
Tefloro aperigas artikolojn pri E-movado, socia vivo, turismo, ekonomio, literaturo, familio, humuro, anekdoto kaj aliaj temoj. La redakcio de Tefloro estas en la ĉina te-produkta urbo de Xinyang, kaj la gazeto estas komune kulturita de la tutmondaj esperantistoj. Tefloro estas unu el la sendlistoj de ABONU.COM, inform-kanalo de UEA, ekde oktobro 2002. La redakcio bonvenigas la kontribuojn de ĉiuj, pri ia ajn temo.
[redaktu] Ekstera ligo
- Tefloro - pri abonoj