Tengu
El Vikipedio
Tengu aŭ tenguo (japane 天狗, laŭvorte ĉiela hundo) estas fabelaj, petolemaj, supernaturaj estaĵoj en la japana folkloro. Oni rigardas ilin reenkarniĝo de arogantaj kaj orgojlaj homoj.
Laŭ la superstiĉoj, ili estas majstroj de la skermado, kiujn instruis la fama Minamoto no Yoshitsune je la batalarto. Ili vivas en montara regiono, en arboj kaj grupe (tial oni ankaŭ nomas ilin montaraj koboldoj). Oni povas ekkoni la gvidanton de la tenguoj je ĝia granda nazo, furioza kaj minaca vangomienoj. Ĝi surmetas ofte ruĝan veston kun plum-manventumilo.
Oni figurigas ilin en la etnografia arto kiel potencaj, ruĝ-nazaj kaj malgrandaj, flugilhavaj estaĵoj kun bekformaj buŝoj.
Oni nomis pli frue la eŭropanojn kiel „Tengu“, ĉar - el japana vidpunkto - ili havis tro longan nazon. Hodiaŭ oni uzas la esprimon por „orgojla, altnaza“ homo.