Terhundoj
El Vikipedio
Terhundoj estas tre ampleksa subkategorio de ĉashundoj unue breditaj por ĉasi kaj mortigi bestetaĉojn. Kvankam ili kutime estas malgrandaj, terhundoj estas ĝenerale tre bravaj kaj fortikaj kaj havas ege viglan personecon.
- glathara tritikokolora terhundo
- Borda terhundo
- Bostona terhundo
- kimra terhundo
- Jorkŝira terhundo
- blanka terhundo de West Highland
- Ajr-vala terhundo
- vulpo-terhundo
- Parson-Russell-terhundo