Termobanejo
El Vikipedio
Termobanejo estas en la Latina lingvo Thermae, t.e. laŭlitere varmaj banoj. Tamen efektive temas kutime pri ege ampleksaj konstruaĵoj, kie kuniĝas banejoj, sportejoj, diskutejoj, foje kun bibliotekoj - entute: renkontiĝejoj plej diversaj. Ili estis ege karakterizaj por la Romia Mondo. Oni ankaŭ nomas ilin termoj.
Oni renkontas ĝin ekzemple ĉe Petronio en ties Satirikono.