Thale
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Regiona subdistrikto: | Subdistrikto Quedlinburg |
Geografia situo: | 51° 45' N 11° 3' O |
Alteco: | 156 m super NN |
Areo: | 38,13 km² |
Loĝantoj: | 12.903 (30-a de junio 2005) |
Loĝdenseco: | 338 loĝantoj/km² |
Poŝtkodo: | 06502 |
Telefonkodo: | 03947 |
Regiona aŭtokodo: | QLB |
Administra kodo: | 15 3 64 023 |
Adreso de la urba administracio: | Rathausplatz 1/ 06502 Thale |
Urbestro: | Thomas Balcerowski(CDU) |
Thale estas urbo en Saksio-Anhalto, en la subdistrikto Quedlinburg. La urbo situas ĉe la nordorienta rando de Harco kaj formas administran unuon (Verwaltungsgemeinschaft) kun Neinstedt, Westerhausen kaj Weddersleben. Ĉe Thale komenciĝas la pitoreska Valo de Bode. La loko famiĝis i.a. pro la legendaj mitoj pri dancoj de sorĉistinoj. Pro tio monto ĉe Thale nomiĝas Hexentanzplatz (loko de sorĉistinaj dancoj).
Iu setlejo Thale unuafoje menciitis lige kun monaĥinejo Wendhusen en la jaro 936. Jam en 1445 estiĝis la unua ferfarejo, komenco de longa tradicio. En 1831 tie oni produktis la unuan forĝitan feran rad-akson en Germanio kaj en 1835 komencis produkti la unua uzino por emajlita ferlado en tuta Eŭropo.
Ekde la 19-a jc. ekfloris ankaŭ turismo, lige kun la fonto Hubertusquelle kun sia radonhava akvo. Aparta allogaĵo estas la Valo de Bode inter Thale kaj Treseburg kun la montoj Hexentanzplatz kaj Rosstrappe.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Monaĥinejo Wendhausen
- Preĝejo de Sankta Petro
- Harzer Bergtheater (surmonta teatro)
- Bestĝardeno Hexentanzplatz
- Muzeo pri fer-farado
[redaktu] Partneraj urboj
- Seesen en Malsupra Saksio (Germanio)
- Juvisy en Francio
- Tillabéri en Niĝerio
[redaktu] Ekstera ligo
Saksio-Anhalto | ![]() |
---|---|
Regionaj subdistriktoj | |
Altmarkkreis Salzwedel ~ Anhalt-Zerbst ~ Aschersleben-Staßfurt ~ Bernburg ~ Bitterfeld ~ Bördekreis ~ Burgenlandkreis ~ Halberstadt ~ Jerichower Land ~ Köthen ~ Mansfelder Land ~ Merseburg-Querfurt ~ Ohrekreis ~ Quedlinburg ~ Saalkreis ~ Sangerhausen ~ Schönebeck ~ Stendal ~ Weißenfels ~ Wernigerode ~ Wittenberg |
|
Eksterregionaj urboj | |