Tibor Vaskó
El Vikipedio
VASKÓ Tibor /vaŝko:/ estas hungara esperantisto; longe li estis sekretario de la Hungara Esperanto-Asocio. Li studis lingvistikon, filologion; verkis interalie pri la ideala sonsistemo kaj sonsistemo de Esperanto; li estas respondeca eldoninto de multaj Esperanto-libroj en Hungario.
La neŭtraleco de ĉi tiu artikolo estas disputata. Klarigo troviĝas en la diskutpaĝo. Se vi redaktas la paĝon, klopodu restarigi neŭtralan vidpunkton, kaj forigu ĉi tiun averton nur kiam la disputita artikolero estos plibonigita. |
Li estis unu el la plej kapablaj kaj talentaj gvidantoj de internacia E-movado. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, inter la cirkonstancoj de socialisma reĝimo li sukcesis konstrui riĉan kaj potencan hungaran E-oficejon, multe pli granda ol tiutempa CO de UEA... (En la plej brila periodo la hungara E-asocio dungis pli ol 40 homojn!)
Danke al lertaj entreprenistaj kapabloj de Tibor Vaskó estis eldonitaj multaj dekoj da Esperantaj libroj en Hungario, multaj miloj da libroj estis eksportitaj al la sovetunia movado, multaj miloj da orienteŭropanoj povis veturi al eksterlandaj E-aranĝoj, ktp.
Liaj diplomatiaj kaj psikologiaj kapabloj ebligis la pluvivon de la E-asocio eĉ en la plej malfacilaj politikaj situacioj.
En periodo de spontana demokratiiĝo, dum la "granda purigado" en HEA en 1987 senkaŭze li estis falinta al al faligitoj. Kiel rezulto de elektoj, la sekretarian postenon de HEA transprenis Oszkár Princz, kaj la tuta asocio komencis bankrotiĝi, disfali, putriĝi.