Til Schweiger
El Vikipedio
Kino > Aktoroj > Til SCHWEIGER
Til SCHWEIGER [til ŝvajger], plennome: Tilman Valentin SCHWEIGER (naskiĝis la 19-an de decembro, 1963 en Freiburg) estas germana aktoro.
Sian karieron li komencis en la germana televidserio Lindenstraße. Unuan ĉefrolon li prezentis en la filmkomedio Manta, Manta. Grandan popularecon li akiris per rolo en la komedio Der bewegte Mann.
Kun sia usona edzino kaj la kvar idoj Til Schweiger vivas en Germanio kaj en Usono.
[redaktu] Listo de filmoj
- Lindenstraße (televidserio, 1985)
- Manta, Manta (Germanio, 1991)
- Der bewegte Mann (Germanio, 1994)
- Bunte Hunde (Germanio, 1995)
- Das Mädchen Rosemarie (Germanio, 1995)
- Männerpension (Germanio, 1996)
- Das Superweib (Germanio, 1996)
- Knockin' On Heaven's Door (Germanio, 1996)
- The Replacement Killers (Usono, 1998)
- Der Große Bagarozy (Germanio, 1998)
- Jetzt oder nie – Zeit ist Geld (Germanio, 2000)
- Driven (Usono, 2001)
- Was tun, wenn's brennt? (Germanio, 2001)
- Tomb Raider 2 (Usono, 2003)
- (T)Raumschiff Surprise – Periode 1 (Germanio, 2004)
- King Arthur (Usono/Irlando, 2004)