Timaliedoj
El Vikipedio
Timaliedoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Garrulax perspicillatus |
||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
Preskaŭ 50. (Vidu tekston.) |
La Timaliedoj (Timaliidae) estas formoriĉa kaj specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), kiu troviĝas ekskluzive en la Malnova mondo. La plej multaj specioj de la Tomaliedoj loĝas en la tropikaj zonoj en Afriko kaj Sudazio.
Timaliedoj pro la mallongaj, rondecaj flugiloj ne estas bonaj flugantoj. Ili saltas per siaj longaj, fortaj kruroj en la malsupraj regionoj de la arboj de branĉo al branĉo aŭ vivas sur la grundo. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj, beroj kaj fruktoj, kiujn ili je malgrandaj grupoj serĉadas sur la arbarogrundo aŭ en la densa vegetaĵo de la arboj. Dum la nutraĵserĉado la birdoj daŭre restas en kontakto per laŭtaj, varioriĉaj vokoj kaj tiamaniere garantias la kunligitecon de la grupo
La nestoj estas aŭ pelvetoformaj aŭ suprefermitaj kun flanka enirejo.
[redaktu] Genroj kaj specioj (elektaĵo)
Kelkaj ornitologoj kunprenas la Timaliedojn kune kun la Silviedoj al unu familio. La sistematika enordigo de kelkaj genroj kaj specioj al la Timaliedoj estas neklara kaj disputata.
- Actinodura
- Alcippe
- Arcanator
- Babax
- Chrysomma
- Crossleyia
- Cutia
- Dumetia
- Gampsorhynchus
- Garrulax
- Hartertula
- Heterophasia
- Illadopsis
- Jabouilleia
- Kakamega
- Crocias
- Kenopia
- Kupeornis
- Leiothrix
- Liocichla
- Lioptilus
- Macronous
- Malacocincla
- Malacopteron
- Malia
- Micromacronus
- Minla
- Modulatrix
- Mystacornis
- Myzornis
- Napothera
- Neomixis
- Oxylabes
- Parophasma
- Pellorneum
- Phyllanthus
- Pnoepyga
- Pomatorhinus
- Pteruthius
- Ptilocichla
- Ptyrticus
- Rhopocichla
- Rimator
- Spelaeornis'
- Stachyris
- Timalia
- Trichastoma
- Turdoides
- Xiphirhynchus
- Yuhina