Tipoledoj
El Vikipedio
Tipoledoj, komunlingve tipoloj, estas membroj de familio de muŝoj (dipteroj) kun longegaj, maldikegaj kruroj. La latina nomo de la familio estas Tipulidae.
Oni nomas ilin ankaŭ "longkruruloj", sed tiu nomo servas ankaŭ pri kelkaj araneecaj bestetoj. Ilia aspekto similas al moskitoj, kvankam ili estas multege pli grandaj kaj malpli lertaj flugantoj. Ili vivas nur kelkajn tagojn en la adolta etapo de la vivo, nur sufiĉe longe por vivigi la ovojn de la posta generacio. Iuj tropika specioj atingas longon de 100 mm. La adoltoj ne manĝas, nur trinketas akvon, sed la larvoj ja povas difekti la radikojn de plantoj. Tamen la tipoledoj estas, plejparte, "ekonomie marĝenaj" specioj. Kaj malgraŭ ilia moskitsimila aspekto, ili ne mordas homojn aŭ aliajn bestojn. Ilin forte logas lumo.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.