Tony Curtis
El Vikipedio
Tony CURTIS [toni kurtis] (realnome: Bernard SCHWARTZ; naskiĝis la 3-an de junio 1925 en Novjorko) estas usona aktoro. Liaj gepatroj devenas el Hungario, ili parolis junaĝe nur hungare. Pro tio li surprenis la popularigon de Hungario en Usono per reklamfilmetoj (2004).
Li pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Kiel junulo li aktoris en amatoraj scenejoj. Lerninte la aktoradon en la Novjorka Dramatic Workshop, li ekde 1946 vivtenis sin kiel aktoro en teatroj kaj filmoj.
Li soldatiĝis en 1943 ĉe la mararmeo.
Liaj plej famaj filmoj estis Some Like It Hot (interalie kun Marilyn Monroe kaj Jack Lemmon) kaj Spartacus. Kune kun Roger Moore li agadis en la televidserio The Persuaders.
[redaktu] Listo de filmoj
- Trapeze (1956)
- Sweet Smell of Success (1957)
- The Defiant Ones (1958)
- Some Like It Hot (1959)
- Spartacus (1960)
- Taras Bulba (1961)
- Rosemary's Baby (1968 – nur voĉo)
- The Boston Strangler (1968)
- Insignificance (1985)
- The Celluloid Closet (dokumenta filmo, 1995)
- Play It To the Bone (1999)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Angla biografio el retejo de California Center for Military History.
- Germana biografio el retejo de la revuo Prisma.
- Hispana biografio el kina retejo TodoCine.
- Angla biografio kaj filmaro el Internet Movie Database.
- Personala retejo lia virtuala artgalerio (angle).