Trako
El Vikipedio
Trako estas plursignifa vorto. Ĝi povas signifi (laŭ PIV2005):
- Projekcio de la vojo de la gravita centro sur la teran surfacon.
- Konstrukciaĵo, konsistanta el reloj, ŝpaloj kaj akcesoraĵoj, servanta kiel vojo kaj gvidilo por veturiloj. (vidu fervoja trako).
- Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata.
Ankaŭ, koncerne elektoforezon, trako estas la vojo laŭ kiu migras la elektroforeze disigitaĵoj kiel DNA, RNA... Por vicriveli DNA-n ekzemple, baze necesas 4 migrotrakoj.