Traktato de Georgijevsk
El Vikipedio
Traktato de Georgijevsk (plena ruslingva titolo Договор о признании царем Карталинским и Кахетинским Ираклием II покровительства и верховной власти России, "La kontrakto pri agnosko de protekto kaj supera potenco de Rusio fare de la caro Kartalia kaj Kaĥetia Irakli la 2-a"; mallonge Георгиевский трактат /geOrgijevskij traktAt/) estas grava historia dokumento, kiu fakte aligis orientan parton de moderna Kartvelio al Rusia Imperio. Kartvelia caro Irakli la 2-a estis devigita peti protekton de Rusio pro la konstanta minaco flanke de Irano kaj Turkio.
La kontrakto estis subskribita la 4-an de aŭgusto 1783 en nord-kaŭkazia urbeto-fortikaĵo Georgijevsk, de kio devenas ĝia nomo.
Rusia imperiestro Aleksandro la 1-a fakte rompis la kontrakton en 1801, farinte Kartli-Kaĥetian carlandon provinco de Rusio. Malgraŭ tio la imperio daŭrigis estimi kaj subteni kartvelian nobelaron kaj Kartvelan Eklezion, ne akcelante rusigon tiel forte, kiel en aliaj novakiritaj lokoj.
[redaktu] La teksto
La plena teksto de la kontrakto legeblas en Rusaj Vikifontoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.