Transnistrio (Dua mondmilito)
El Vikipedio
Transnistrio (rumane Transnistria) estas teritorio de rumana okupado en Sovetunio dum la Dua mondmilito, inter la riveroj Dnestro kaj Suda Bug. Ĉefurbo de la novakirita rumana provinco estis en Odeso (ekde oktobro 1941).
Kvankam en Transnistrio pereis ĉ. 200 mil hebreoj, ĝenerale ilia stato estis pli bona, ol en aliaj teritorioj okupitaj de faŝistaj aliancanoj. Laŭ pritaksoj, 70% de hebreoj, kiuj travivis naziisman okupadon, sukcesis resti vivaj en Transnistrio. Tion helpis pli milda politiko de Rumanio rilate la hebrearon kaj helpo de internaciaj hebreaj societoj al la hebreoj de Transnistrio.
Historio de Transnistrio finiĝis la 20-an de marto 1944.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.