Trevor Steele
El Vikipedio
Trevor STEELE (naskiĝis 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo.
De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikata de aliaj homoj en la oficejo kaj en la asocio ĝenerale. En oktobro de 2003 li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".
Steele ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.
[redaktu] Listo de verkoj
- Sed nur fragmento (1987)
- Memori kaj forgesi (noveloj el la Norda Montaro) (1992)
- Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994)
- Remember and forget (1995)
- Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj (1997)
- No Butterflies in Bergen-Belsen (1998)
- Australia Felix (1999)
- Neniu ajn papilio (2000)
- La fotoalbumo: unua volumo (2001)
- Diverskolore. Prozaĵoj (2005)
- La fotoalbumo: dua volumo (2005)
- Kaj staros tre alte... (2006)