Trixini
El Vikipedio
Trixini (pseŭdonimo de Hansjörg KINDLER, naskita en 1933 en Villingen), estas konata germana magiisto, pupludisto, pastro kaj esperantisto.
En 1975 Trixini komencis aktivi en la Esperanto-movado. Kiel romkatolika pastro, li aktivis en IKUE, ekzemple kiel organizanto de la IKUE-Kongreso en 1979 en Luksemburgo. Ĉirkaŭ la jaro 1980 li transiris al la Prakatolika Eklezio kaj edziĝis. Li ofte magias en Esperanto-aranĝoj, i.a. jam en pluraj Universalaj Kongresoj, kaj multe instruas Esperanton. Nuntempe li vivas en Bavario.
[redaktu] Listo de verkoj
- Der Magier mit dem Blauen Stein - Erlebnisse eines Zauberkünstlers (en la germana, pri travivaĵoj de magiisto, 1978)
- Munjo (rakonto en Esperanto, pri 5-jara knabino, 2001)