Tropiko de Kaprikorno
El Vikipedio
La tropiko de Kaprikorno estas unu el la 5 gravaj latitudaj cirkloj, kiuj karakterizas la teran mapon. Tiu latitudo estas paralela al 23° 26' 22" sude de ekvatoro, kaj ĝi estas la plej fora suda latitudo, ĉe kiu la suno povas aperi direkte, vertikale super kapo ĉe tagmezo. Ĝi estas la suda ekvivalento de tropiko de Kankro. Sub tiu linio aperas la modera kliamta zono, norde la tropika klimata zono.
La linio havas jam dumiljaran nomon kaj derivas el tio, kiam la suno dum la vintra solstico aperis direkte super kapo, ĝi troivĝis en la zodiaka signo de Kaprikorno. Nun, la suno aperas en la konstelacio de Sagitario, ĉe ties suda parto. La ŝanĝiĝo estas la precesio.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Tropiko de Kankro - la norda tropiko
- Tropikoj
- Ekvatoro
- Polusa cirklo
- Tropic of Capricorn, la angla nomo por tropiko de Kankro estas novelo de Henry Miller, unue publikigita en 1939.