Tufgrebo
El Vikipedio
<imagemap>: must specify an image in the first line Tufgrebo |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Podiceps cristatus Linnaeus, 1758 |
Tufgrebo (Podiceps cristatus) estas la plej granda (longeco 44-51 cm, enverguro 85-90 cm) el ĉiuj greboj, facile rekonebla per ĝia nigra duobla tufo sur kapo, ĝia ruĝbruna kolkrono kaj ĝia tre pinta beko. Ĉar ĝi ne estas timema, oni facile vidas tufgrebon en ĉiuj lagoj kaj kvietaj akvoj, kie ĝi trovas fiŝetojn por sin nutri. Ĝi ĉasas subakve dum plonĝadoj, kiuj daŭras kutime ĉirkaŭ tri-dek sekundoj.
La pariĝa parado de tufgrebo estas tre rimarkinda kaj brua danco, unu birdo fronte al la alia. La paro konstruas flosneston kie tri aŭ kvar ovoj estas demetataj kaj kovataj dum kvin semajnoj. Post kelkaj tagoj oni tiam povas vidi ĉarman vidaĵon: la idoj komencas promeni, babilante, sur dorsoj de gepatroj.
Tufgrebo vivas en Eŭropo kaj Azio, kaj migras en suda Afriko kaj Aŭstralio. La birdoj de okcidenta Eŭropo kaj Novzelando ne migras.