Turnov
El Vikipedio
Turnov estas urbo kun 14 700 loĝantoj, situanta en nordorienta Bohemio, sur rivero Jizera. En la urbo estas vitroindustrio, teksindustrio kaj maŝinindustrio. Tradicia estas prilaborado de duongemoj kaj produktado de juveloj. Ĉi tie havas sidejon industria lernejo por arta prilaborado de metaloj kaj ŝtonoj.
La urbo estis fondita en duono de la 13-a jarcento, la unua mencio devenas pri ĝi el la jaro 1272. Ĝi alkliniĝis al flanko de husmovado, dum militoj kontraŭ Luzacio en la jaro 1478 ĝi estis forbruligita. Post la jaro 1509 Turnov estis nove konstruita. Ekde la 16-a jarcento datiĝas evoluo de la vitroindustrio, metalurgia industrio kaj minado kaj la prilaborado de duongemoj. Dum la tridekjara milito la urbo estis denove forbruligita kaj ĝi perdis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 18-a jarcento komenciĝas produktado de konata plumbvitro. Konekse kun konkurenco kontraŭ etornamaĵproduktado en Jablonec nad Nisou la urbo iom post iom specialiĝis al facetado de juvelŝtonoj kaj al oraĵistaj metioj. En la 19-a jarcento okazas evoluo de industriaj produktadoj.
Muzeo de Ĉeĥa paradizo, fondita en la jaro 1886, havas sidejon proksime de placo. En daŭra ekspozicio estas ekspoziciata kolektaro de juvelŝtonoj (agatoj, jaspisoj, ametistoj ka.). Ĉi tie estas ankaŭ kolekto de piropoj – ĉeĥaj grenatoj, kun modeloj de la kreado de juvelistoj.
Turnov estas naskoloko de historiisto J. V. Šimák (1870 – 1941).
Regiono Liberec | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Semily | |
▼ | |
Bělá ~ Benecko ~ Benešov u Semil ~ Bozkov ~ Bradlecká Lhota ~ Bukovina u Čisté ~ Bystrá nad Jizerou ~ Čistá u Horek ~ Háje nad Jizerou ~ Harrachov ~ Holenice ~ Horka u Staré Paky ~ Horní Branná ~ Hrubá Skála ~ Chuchelna ~ Jablonec nad Jizerou ~ Jesenný ~ Jestřabí v Krkonoších ~ Jilemnice ~ Kacanovy ~ Karlovice ~ Klokočí ~ Košťálov ~ Kruh ~ Ktová ~ Levínská Olešnice ~ Libštát ~ Lomnice nad Popelkou ~ Loučky ~ Martinice v Krkonoších ~ Mírová pod Kozákovem ~ Modřišice ~ Mříčná ~ Nová Ves nad Popelkou ~ Ohrazenice ~ Olešnice ~ Paseky nad Jizerou ~ Peřimov ~ Poniklá ~ Přepeře ~ Příkrý ~ Radostná pod Kozákovem ~ Rakousy ~ Rokytnice nad Jizerou ~ Roprachtice ~ Rovensko pod Troskami ~ Roztoky u Jilemnice ~ Roztoky u Semil ~ Semily ~ Slaná ~ Stružinec ~ Studenec ~ Svojek ~ Syřenov ~ Tatobity ~ Troskovice ~ Turnov ~ Veselá ~ Víchová nad Jizerou ~ Vítkovice ~ Všeň ~ Vyskeř ~ Vysoké nad Jizerou ~ Záhoří ~ Žernov | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |